LA MANIFESTO DE LA MONDPOPOLO
J. Genberg
Ver. 2025-03-27
 La flago de la Mondpopolo
ENKONDUKO
Tiu ĉi manifesto ne celas konvinki aŭ konverti. La manifesto celas prezenti alternativan rolon por Esperanto, direkte al tiuj, kiuj jam havas la samajn aŭ similajn opiniojn, aŭ havus, se ili scius pri tiu ĉi. Se ni ne estas en akordo; ne gravas. Ni ne estas rivaloj, sed daŭre samideanoj.
Tre inspirita estas tiu ĉi manifesto de la Manifesto de Raŭmo, kaj la du havas multajn samajn vidpunktojn, sed dum la lasta rigardas esperantistaron kvazaŭ lingva minoritato, ĉi tiu manifesto prezentas alian deirpunkton por la filozofia bazo de nia kulturo.
LA POTENCO DE IDENTECO
Homo estas socia estaĵo. Tiucele evoluis niaj esprimplenaj okuloj, voĉkordo kaj la lernitaj sociaj normoj nome kulturo. El kulturo naskiĝas identeco: kiel homo konstituas sin kiel membro de aparta grupo. Ĝi estas la fundamento de ĉia komunumo (etna, religia, politika, ŝatokupa k.t.p.), provizante la valorojn, direkton kaj solidarecon necesajn por kresko kaj persisto. Sen sufiĉe forta identeco, grupo estas, aŭ fariĝas, neunuiĝa kaj nesindona teoria diskutklubo.
LA KRIZO DE LA TRADICIAJ ESPERANTAJ MOVADOJ
Esperantaj organizoj malkreskas kaj tradiciaj manieroj por altiri novajn parolantojn ne donas daŭrohavajn rezultojn; disvastigo de lerniloj, pli aktiva varbado, novaj argumentoj k.t.p. Baldaŭ la esperantaj medioj eble eĉ malaperos, kaj Esperanto fariĝos historia kuriozaĵo, parolota nur de lingvoamantoj kaj ŝatokupistoj.
En la pasinteco, la tradicia movadaro prosperis pro kombino de du dominantaj vidpunktoj: Esperanto kiel strikte scienca ekonomia komunikilo kaj Esperanto kiel kvazaŭ-mistikisma esprimo de profundaj idealoj de paco, gefrateco kaj komuneco. La vidpunktoj ne kunplektiĝis glate, sed tiu fakto estis facile ignorebla dum la ora epoko de la tradiciaj movadoj.
Tamen, pro la venka marŝo de la angla lingvo en internacia komunikado, la tradiciaj esperantaj movadoj komencis inkliniĝi al argumentoj de lingvistika supereco kaj ĝeneralaj lingvaj rajtoj por pli konvinkeble barakti kontraŭ tiu evoluo. Tiel malgraviĝis la idealoj ĝis ili iĝis nur sloganoj, kaj la esperanta identeco ligiĝis al ties sukcesoj kiel internacia aŭ helpa lingvo. Tio tamen fine rezultigis nenion. Sen kontentiga alternativa mempercepto, la tradicia movadaro iĝis sentimentala, defetema kaj impotenta.
AL NOVA ESPERANTA IDENTECO
Ni opinias ke:
- la atingo de la "Fina Venko" (Esperanto kiel ĉies dua lingvo), aŭ oficialigo aŭ aprobo de Esperanto fare de iu respektata aŭtoritato, dum ni ilin ne kontraŭas, simple ne koncernas nin.
- antagonismo al la angla lingvo, Ido aŭ iu alia lingvo estas maldigna.
- Esperanto estas nia komuna lingvo, bela tia, kia ĝi estas, kaj ties taŭgeco kiel internacia lingvo ne koncernas nin, nek postuloj de reformoj.
Ni opinias gravaj la jenajn filozofiajn principojn zamenhofecajn:
- Kosmopolitismo — ni apartenas al la sama homa familio kaj ni rigardas nin antaŭ ĉio kiel mondcivitanoj, ne limigitaj de lokaj, regionaj aŭ naciaj identecoj.
- Egalismo — neniu estas supera al alia; ni ne akceptas diskriminacion aŭ arbitran hierarkion, rektan aŭ nerektan.
- Humanismo — ĉiu decido, socia, politika aŭ ekonomia, devas servi la bonfarton de homo.
- Demokratio — ĉiu rajtas senpere partopreni en decidoj, kiuj ilin koncernas, proporcie al la efiko kiun tiu decido havas. Oni povas portempe transdoni sian voĉdonrajton al rajtigito laŭ bezono, parte aŭ plene, kondiĉe ke rajtigito estas demisiigebla kaj ĉiu decido estas revokebla, laŭ demokratia proceso.
- Pacifismo — milito kaj perforto estas abomenaj kaj evitendaj manieroj por solvi konflikton aŭ atingi celon; malkonsento solviĝu per dialogo.
Memdefendo kaj preparo por memdefendo estas tamen rajto.
- Toleremo — reciproka respekto kaj kunekzisto inter homoj kun malsamaj identecoj, kredoj kaj vivmanieroj, sen interveno aŭ juĝo.
- Diverseco — kvankam ni nutras proprajn tutmondecajn identecon kaj kulturon, nia komunumo estas ankaŭ esprimo de scivolemo pri, kaj kulturaj interŝanĝoj inter, homoj kun ankaŭ aliaj identecoj, el ĉiuj partoj de la mondo.
Jen niaj celoj laŭvice:
- Transformi la suprajn valorojn en viglan kaj konsekvencan filozofion, flekseblan sed klaran.
- Animi tiun filozofion por fortikigi la komunan esperantan identecon.
- Konstrui allogan (sub-)kulturon kaj komunumon baze de tiu identeco.
- Prezenti tiun (sub-)kulturon kaj komunumon al la mondo kiel pli bonan kaj harmonian vivmanieron, kaj tiel homojn logi al aliĝo.
La tradiciaj movadoj difinas sin esti politikaj movadoj: t.e. konvinki eksterulojn pri la avantaĝoj de Esperanto per raciaj argumentoj. Ni celas esti transforma kaj antaŭfigura movado; profunde evoluigi la individuon en amikeca etoso kaj vivi laŭ nia idearo, ne nur prediki ĝin.
Por tiu celo ni alproprigis vorton el la frua esperanta historio por klare esprimi kiel ni rigardas nian rolon en la mondo: ni estas la Mondpopolo.
|